Esperanta Civito

ALTE invitis prezenti LTSEC en Stokholmo

Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kie Kultura Centro Esperantista reprezentas esperanton, invitis oficiale ĝian delegiton, c-anon Bertil Nilsson, prezenti la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, kiun KCE administras, dum la ĵusa konferenco de ALTE en Stokholmo, 20-22 aprilo 2016.

La prezento, bazita sur projekcio aprobita de la vickonsulo pri klerigado, c-ino Perla Martinelli, vekis tre pozitivan atenton ĉe la publiko. Venis interalie la demando, ĉu entute oni bezonas uzi teston por A1, ĉar la morfologio de esperanto estas tiom regula; la legacia asistanto konsentis ke lingve apenaŭ oni bezonas, sed jure A-diplomo povas utili en kazo de konkurso, aŭ se oni petas la esperantan civitanecon.

El pluraj interesaj kontaktoj dum la konferenco indas mencii tiun kun orienteŭropa fakulino, kiu interalie havis punkton pri "konstruitaj" lingvoj en sia instruado, sed estis nebone informita pri la literaturo en nia lingvo. Ŝin imponis la ekzemplero de la literaturhistorio de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (premierinta dum kaj en la lasta Universala Kongreso); krome ŝi entuziasme fotokopiis faksimilon de la Unua Libro.

Unuafoje la Norda Legacio funkciis subsidue al paktinta establo dum internacia aranĝo en la areo. Venontan monaton ĝi aktivos por reprezenti Esperantion dum UNPO-konferenco en Stokholmo.

[HeKo 598 9-C, 23 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0546 s s