Esperanta Civito

UEA perdas la estraranon pri eksteraj rilatoj

Stefano Keller anoncis hieraŭ sian demision kiel estrarano pri eksteraj rilatoj, kio memkompreneble signifas ke li ne rekandidatas por la estraro de Universala Esperanto-Asocio, elektota ĉi-somere en Nitro. Kune kun Barbara Pietrzak li estis la sola "pretervivinto" el la Dasgupta-periodo.

C-ano Keller jam pli frue eksiĝis de la estraro de Svisa Esperanto-Societo, ŝajne pro kontrastoj kun la prezidantino. Ĉi-foje li klarigas sian subitan geston per la plej sinteza formulo: "pro diversaj kialoj, kaj kun efiko/valideco hodiaŭa". Diversaj kialoj kaj tuja valideco ne ekskludas misfarton, sed precipe inkludas ankaŭ aliajn problemojn.

Cetere, kiam antaŭ deko da jaroj UEA-estrarano same subite demisiis, tiam oni sufloris pri terura kancera malsano; tamen li plu oficis kiel vicprezidanto de sia landa asocio, kaj bonŝance ankoraŭ vivas trankvile kaj samfarte.

En sia demisia letero al la gvidaj instancoj de UEA, c-ano Keller regalas la legontojn per bela oksimoro: "mi restas aktiva membro de UEA [...] kaj laboros ekster ĝi por la lingvaj rajtoj de ĉiuj, por la disvastigo kaj uzo de la internacia lingvo, Esperanto, laŭ la homaranisma mesaĝo de L. L. Zamenhof."

[HeKo 599 2-A, 23 apr 16]

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Stefano Keller tute pravas demisiante. Mi certas, ke Mark Fettes, Stefan MacGill kaj Martin Schaeffer altrudiĝas al ili. Tio montriĝis ankaŭ kiam la sesa Afrika Kongreso de Esperanto) estis okazonta en Togolando. Tiuj tri ĉefestraranoj ĉiel klopodis por nuligi la kongreson. Feliĉe ghi tre bone okazis. Ilin sekvis ankaŭ la kompatinda Lee Jungkee, tre naiva kaj nenion komprenanta pri la movado ekster sia Azio, kiu eĉ provis sensukcese subaĉeti togolandajn esperantistojn.
Gratulojn al c-ano Keller, kiu kuraĝe knaligis la pordon kiel la italo Ranieri Clerici en 2008. Bona leciono por UEA-gvidantoj!

La redakcio atentigas:
Ni esperas ke c-ano Gbeglo povas pruvi sian akuzon kontraŭ s-ro Lee Jungkee. Almenaŭ en la Esperanta Civito la klopodo korupti homojn estas grava delikto. Se gvidanto kulpas pro ĝi, li riskas eksigon. Tial la koruptema c-ano Dieter Rooke estis eksigita de la Senato.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0540 s s