Esperanta Civito

La Esperanta PEN preventas konflikton en la Packomitato

"Bonvolu aliĝi al 135 aŭtoroj kaj 13 organizoj, inkluzive de CODEPINK, petante Usonan PEN-Centron eviti la sponsoradon al/de la israela registaro". La informon pri ĉi tiu kampanjo relanĉis estraranino de PEN Internacia, Teresa Cadete, konata interalie pro rezista kampanjo kontraŭ la reformo de la portugala ortografio.

La informo trovis eĥon en la PEN-Komitato de Verkistoj por Paco, ne specife pri la temo de la kampanjo, sed kritike pri la nuna internacia PEN-prezidantino: usonanino vivanta en Meksiko.

Nome de la Esperanta PEN sen. Giorgio Silfer, delegito ĉe la Pac-Komitato, deklaris ke "la mesaĝo transdonita de kolegino Cadete ne estas ricevebla. La nericeveblo dependas de la fakto, ke ĝia ĉefa celo ne estas okupiĝi pri la palestina demando, sed kritiki la Usonan PEN, kiu ne membras en la Pac-Komitato kaj tial ne havus la eblecon sin defendi."

"La iniciativo de CODEPINK havas do valoron instrumentan, pli ol politikan: tial la Esperanta PEN ne aliĝas al la kampanjo" precizigis la reprezentanto de la esperanta literaturo, kiu aldonis: "Tamen ni tute konsentas diskuti pri la palestina demando kadre de la Pac-Komitato, evidente en ĉeesto de la PEN-centroj en la regiono."

La deklaro de sen. Silfer trovis tuj la apogon de la Franca PEN, kaj per tio la diskuto ĉesis.

La starpunkto de la Esperanta Civito pri Palestino situas en la rezolucio aprobita unuanime de la Senato 13 aprilo 2009.

[HeKo 599 3-B, 24 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0498 s s 
  Total: 0.0660 s s