Esperanta Civito

Centro Zamenhof likvidota en Bjalistoko

Ke Lazaro Ludoviko Zamenhof havas malamikojn en sia naskiĝurbo, oni jam sciis pro tristaj epizodoj antaŭ ol kaj dum la Universala Kongreso en Bjalistoko, 2009. Ke bjalistokaj esperantistoj ne ĉiam sukcesas kontroli la situacion, demonstris la fuŝoj en la reklampaneloj de aŭtobusoj. Kaj la Vatikana Radio mem timon kaj indignon diluis en ironion. Sed kion diri pri la ĵusa evento?

La lokaj aŭtoritatoj decidis likvidi Centron Zamenhof, ĉar tio "pli kongruas kun la nunaj kulturaj bezonoj de nia civito". Neniom helpis la protesta kolektado de pli ol mil subskriboj inter la civitanaro.

Sendube la decidon influis la nuna politika konjunkturo en Pollando, aparte misefika al la junularo. Ĉu la junaj esperantistoj de Varsovia Vento aŭ organizantaj la TEJO-kongreson en Krakovo estas adekvate ekipitaj por argumenti favore al interkultura horizonto, debatante kontraŭ junaj naŝistoj antaŭ licea publiko?

Eble TEJO devus ŝanĝi siajn prioritatojn. Anstataŭ zorgi pri akiro de subvencioj (esence por pagi du-tri salajretojn en Roterdamo), aŭ trejni trejnistojn pri ĝeneralaj rilatoj (en la angla!), TEJO povus sin turni al niaj valoraj oratoroj (almenaŭ kelkaj ankoraŭ ekzistas, eventuale ekster UEA) por trejni siajn kadrojn pri retoriko.

[HeKo 599 6-A, 27 apr 16]

Sen. Anna Bartek komentarias:
Ŝokis min la novaĵo. Kiudirekten iras la politikaj ŝanĝoj en Pollando, kie veteranaj esperantistoj skribas, diras, ke ilia lando estas la lulilo de Esperanto kaj ĝuste Bjalistokanoj devus protekti ne nur la Centron Zamenhof, sed ankaŭ la memoron de la iniciatinto de nia lingvo? Se en la lulilo de nia Esperanto, tiaj agoj povas efektiviĝi, kion ni atendu en aliaj landoj?

Sen. Walter Zelazny komentarias:
Oni ne likvidas la tutan Centron, sed maldungas kvin personojn kiuj, sub la ŝildo de Zamenhof, eĉ ne scipovis unu vorton en esperanto, sciis nenion pri Zamenhof kaj de post UK en 2009 prenis salajron pro nenio.

C-ano Marek Bamberski komentarias:
Oni ofte ripetas la malverajn vortojn: Pollando, la lulilo de esperanto. Pollando neniam estis lulilo de tiu ĉi lingvo. Pro diversaj kialoj. Unue, Zamenhof mem diris ke li ne imagas al si Pollandon renaskiĝontan. Por li la plej ideala situacio estis, se tiu parto de Eŭropo estus dividita inter la cara Rusujo kaj la kajzera Prusujo por ĉiam . Li estis lojala civitano de Rusujo, same kiel lia patro kiu laboris por la cara aparato de cenzuro. L.L Zamenhof mortis en 1917. Pollando resnaskiĝis en la fino de 1918. Lando kiu ne ekzistis dum 123
jaroj havis grandegajn problemojn ekonomiajn, sociajn, politikajn kaj multajn malamikojn ĉirkaŭe. Ke dum la dua respubliko (1918-1939) la ideo de esperanto ne mortis tute estis nur pro la fakto ke vivis 3,5 milionoj da judoj. Post la dua mondmilito, ĝis 1956, la E-movado ne estis bonvena ĉe la aŭtoritatoj. Post 1956 la movado estis pli nombra, sed tio estis pli la afero de kvanto ne kvalito. Por multaj personoj kiuj troviĝis malantaŭ la fera kurteno esperanto estis ŝanco por havi kontakton kun la mondo, vojaĝi kaj eĉ fari sian malgrandan karieron. Tamen por 99% da poloj esperanto estas io nekonata kaj fremda. Do, karaj geamikoj ne uzu la vorton "lulilo" kaj ne atendu de ordinaraj poloj tion, kion en viaj propraj landoj vi ankaŭ ne povus atendi.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0592 s s