Esperanta Civito

La Vickonsulo pretas viziti Bjalistokon

"Persone mi ŝatus kompreni pli profunde la nunan politikan konjunkturon en Pollando, ankaŭ ĉar ĝi havas rekte negativan efikon al la pola esperantlingva komunumo, kiel en Bjalistoko; kaj ĝi povus influi eĉ al najbaraj landoj" deklaris prof. Giorgio Silfer, post la novaĵo de la baldaŭa likvido de Centro Zamenhof "kies konturojn oni devus ankoraŭ precize kompreni".

"Se la Kapitulo komisios, mi estas preta vojaĝi ankaŭ al Bjalistoko mem, kadre de mia vickonsula delego" aldonis sen. Silfer. "Eblas ke en Pollando kombiniĝis tri elementoj por krei negativan bildon pri nia lingvo: a) ĝia relativa prestiĝo sub la iama reĝimo; b) la eventuala misefiko de nunaj esperantistoj (oni facile identigas objekton kun homo); c) la kresko de naciismo kaj ksenofobio en la lando."

"Tamen en politiko oni faras de malvirto virton: ne plaĉi al naŝistoj signifas ekipi sin por kultura konfrontiĝo, kaj tiam defendi esperanton ne estus kolizio nur kontraŭ antaŭjuĝoj pri taŭga komunikilo, sed ankaŭ por nova mondpercepto. Kiuj vidas en esperanto ne simplan planlingvon, sed kulturlingvon kaj identigilon (do la raŭmistoj, unuvorte) estas pli preparitaj por tia kultura konfrontiĝo" opinias la Vickonsulo de la Esperanta Civito.

[HeKo 599 7-C, 28 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0542 s s