Esperanta Civito

Recenzoj pri HEL - de la plej detala al la plej gala

Iĝas pli kaj pli nombraj la recenzoj pri "Historio de la esperanta literaturo", kies duan represon la bindejo liveros venontsemajne al LF-koop.

La plej detala recenzo okupas tutan paĝon (formato A3) en "Heroldo de Esperanto", 2:2016. Ĝin verkis eble la plej kompetenta el ĉiuj ĝisnunaj recenzintoj, ĉar mem aŭtoro de la literaturhistoria parto en la fama "Esperanto en perspektivo": d-ro Tazio Carlevaro. Lia takso, resume: "Tiu ĉi verko prave povus nomiĝi "Enciklopedio de la esperanta kulturo". Ĝi atingis altan nivelon ĝis nun neniam atingitan".

Same favora la sintezita opinio de Georgi Mihalkov, ankaŭ valora eseisto kaj literatura kritikisto, en "Literatura Foiro" 281 (junio 2016): "Sendube HEL estas unika, valora kaj tre utila libro. Ĝi montras, ke la esperanta literaturo estas samnivela al naciaj literaturoj. Kaj kiam ni trafoliumas ĝin, ni konstatas la kulturan evoluon de la esperanta socio". Negativan rimarkon li havas nur pri la bulgaraj verkistoj "kolektive klasitaj en la sovetia skolo".

Eĉ pli favora estas la recenzo de Paulo Sergio Viana en la magazino "Monato" (majo 2016); li konkludas tiel: "La aŭtoroj produktis imponan verkon pri la historio de la esperanta literaturo, kaj ilia verko de nun fariĝas parto mem de la historio. Ne eblus al la esperantistaro sufiĉe danki ilin pro tia majesta laboro". Ne hazarde la recenzo titoliĝas: "Historio kiu fariĝas parto de la historio".

En la revuo "Femina" 40 (vintro 2015) la recenzo de Helmi Martikainen (la sola virino kiu recenzis la libron, ĝis nun) estas tre specifa. Ŝi okupiĝas pri la femina kontribuo, kaj trovas ke Minnaja-Silfer estis indulgaj pri la esperanta ŝi-teraturo, speciale pri "kelkaj aŭtorinoj, kies talento ne superas tiun de viroj prave neglektitaj. Aliflanke ĝi ebligis interesajn malkovrojn, ne nur en la poezia ĝenro. Danke al la ĉapitroj pri teatro ni nun konscias (aŭ ekscias) ke verda Talio ne povus ekzisti sen pluraj eminentaj aktorinoj". Efektive Talio estas la sola muzo kiun egalrajte vivigis ambaŭ seksoj, en Esperantio.

Ĝuste rilate la ĉapitrojn pri teatro (supozante ke pri ili responsas nur Giorgio Silfer) Sten Johansson trovis ke "en la nuna kunteksto ili iom malkonvenas, ankaŭ pro la stilo. Legante ĝin mi kvazaŭ aŭskultas monologon de maniulo delogita de sia propra voĉo". La bona stilo, laŭ Johansson, sonas tie kie oni "ofte uzas historian prezencon, kio helpas al mi senti proksimecon kaj ĉeeston en la evoluo kaj eventoj" (pro la supozo ke pri tiu stilero responsas nur Carlo Minnaja). Lian recenzon (kiu komparas la verkon kun la anglalingva teksto de Geoffrey Sutton) publikigis "La Ondo de Esperanto" (novembro 2015) sub la titolo "Valora kroniko* -- precipe pri la poezio".

En "Beletra Almanako" 24 (oktobro 2015) la malpli konata Souso Moinhos aspektas pli objektiva ol Johansson en siaj kritikaj rimarkoj, kiuj efektive trafas precipe la lastajn ĉapitrojn de HEL. Ankaŭ li miskomprenis la rolon de la antologietoj enŝovitaj en HEL: eble la aŭtoroj devus pli emfaze prezenti sian celon. Sed precipe lia recenzo enfokusiĝas pri Iberio, kiun evidente li konas tiel bone kiel Mihalkov kompetentas pri Bulgario. La konkludo estas salomone pozitiva: "Malgraŭ ĉio ĉi, la libro havindas kaj meritas elstaran lokon en nia librobreto".

Ke Moinhos pozitivas, pruvas la kontraŭrecenzo de Jorge Camacho en la sama periodaĵo. Ĝi estas la plej gala kontraŭ Carlo Minnaja, ĉar li prave komprenis (dum Johansson ne, kaj Moinhos pri tio superglisis) ke pri Camacho mem verkis nur la padova profesoro: la kunresponso de Silfer haltas unu ĉapitron pli frue...

Aliaj recenzoj (ĉiuj pozitivaj) aperis en landaj organoj (ekz. la sveda, la itala), dum la organo de UEA kaj la magazino "Monato" ĝis nun ne publikigis recenzon.

* Kroniko: kolekto de historiaj faktoj, kronologie kompilitaj (PIV). Tamen HEL ne estas "kronologie kompilita", sed literaturkritika historio, kun ĝenroj kaj aŭtoroj ĉapitre grupigitaj.

[HeKo 599 8-B, 28 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0684 s s 
  Total: 0.0828 s s