Esperanta Civito

UNPO festas sian arĝentan jubileon

Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO) festas sian arĝentan jubileon dum ĉi tiuj tagoj en Stokholmo per diversaj internaciaj eventoj, el kiuj la unuan partoprenis hieraŭ ankaŭ la Esperanta Civito, per sia legacia asistanto c-ano Bertil Nilsson.

Temis pri konferenco ĉe la Sveda Parlamentejo, dediĉita al la rajtoj de naciaj minoritatoj kaj diasporoj, rigardataj kiel "stirantoj de paco kaj demokratio". La observanto de la esperanta diasporo estis plej impresita de du prelegantoj: tiu de la irana profesoro Idris Ahmedi ŝajnis paŭsado de la Zamenhofaj ideoj, aplikendaj al la nuna situacio en sudokcidenta Azio, kaj tiu de politologo el Oksfordo, d-ino Fiona McConnell, estis admono al nereprezentataj popoloj pli multe uzi diplomatian reprezentadon, same kiel naciŝtatoj.

Alia kultura evento disvolviĝas hodiaŭ, kadre de la ordinara kunveno de la UNPO-prezidumo. C-ano Nilsson ne partoprenos ĝin, ĉar li renkontas la prezidanton de Universala Esperanto-Asocio, gastantan ĉe la stokholma klubo, dum vizito en Svedio ne koncernanta UNPOn.

La Norda Legacio de la Esperanta Civito estis oficiale invitita al morgaŭa renkonto ĉe la Hinda Forumo de Eŭropo, en Stokholmo, marĝene al la UNPO-konferenco.

[HeKo 599 9-C, 29 apr 16]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0568 s s