Esperanta Civito

La Vickonsulo vizitos Bjalistokon

Post la novaĵo pri la (parta) likvido de Centro Zamenhof en Bjalistoko, sen. Giorgio Silfer baldaŭ vizitos la polan urbon. Pormomente lia vizito, preparata interkonsente kun sen. Walter Zelazny, profesoro en la bjalistoka universitato, ŝajnas havi nur privatan karakteron.

"La vojaĝo utilos al mi esence por dokumentiĝi pri la nuna konjunkturo en tiu angulo de Pollando. Mi ne ekskludas kontakton ankaŭ kun lokaj aŭtoritatoj, sed tio dependos unuavice de la orientiĝo de la Konsulo. Precipe mi deziras kompreni, ĉu eblas ia nova persekuta sezono kontraŭ nia lingvo en Eŭropo" precizigas la Vickonsulo de la Esperanta Civito.

Prof. Silfer neniam iris al Pollando dum ĉi tiu jarcento. Invito instrui nian literaturon ĉe Universitato Adam Mickiewicz en septembro 2015 estis de li ĝentile rifuzita, pro frue alprenita engaĝo alilande; tiam farita interkonsento por lekcioj en 2016 estis lastatempe nuligita de UAM mem.

Lia vizito estos tre mallonga, kaj limiĝos je la du urboj plej gravaj en la vivo de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

[HeKo 600 3-C, 2 maj 16]

Sen. Anna Bartek komentarias:
Ankaŭ la Blanka opozicio en la Senato subtenas la eventualan oficialigon de Vickonsula misio en Pollando, fare de la Kapitulo. Cetere, mi rimarkis ke NUR POST la informo pri tiu ĉi Civita misio, la UEA-Komitato ekinteresiĝis pri la likvido de Centro Zamenhof.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0540 s s