Esperanta Civito

Sukcesa simpozio en Nov-Jorko

Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de NROj kaj UN-oficistoj ĉeestis la simpozion pri "Lingvo kaj la celoj por daŭripova evoluigo [CDE]", ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, 21-22 aprilo 2016. La aranĝo ekzamenis la lingvajn implicojn de la Celoj, starigitaj de la Ĝnerala Asembleo de UN kiel bazo de la laborprogramo de UN pri evoluigo dum la periodo 2015-2030.

Oni organizis la simpozion por substreki la gravecon de lingvo kiel ilo de komunikado de la Celoj al ĉiuj popoloj de la mondo, kaj kiel elemento en la sukcesa realigo de la Celoj mem.

Ĉefparolis Suzanne Romaine, eksa profesoro pri la angla lingvo ĉ Oksforda Universitato. Michael Ten-Pow, Speciala Konsilanto al la Kunordiganto de Multlingvismo ĉe UN, priskribis sian agadon por la antaŭenigo kaj konservado de multlingvismo ene de UN mem.

Aludante al la kvara Celo, pri altkvalita edukado, Timothy Reagan, de la Universitato de Majno (Maine), rimarkigis ke "estas interese noti ke, spite al la kerneco de lingvaj demandoj en tiu ĉi Celo kaj aliaj, la lingvoj ne eksplicite menciiĝas ie ajn inter la Celoj mem, nek en esprimo de la celtabuloj atingendaj por realigi la celojn."

"Malgraŭ siaj imponaj celpunktoj," aldonis profesoro Romaine, el Oksforda Universitato, la CDE "tamen ne agnoskas la centran rolon de la lingvo en la tutmonda debato pri malriĉo, daŭripovo, kaj justeco."

La simpozio traktis la lingvojn ne nur kiel elementojn en la unuopaj Celoj, sed ankau kiel ilojn por komuniki la Celojn kaj dialogadi kun multlingva mondo. Oni emfazis la gravecon de dudirekta komunikado, kiun ĉiu homo povu plene
partopreni.

"Edukado estas ŝlosila en sukcesigo de postkoloniaj evoluigaj iniciatoj por elimini ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn," deklaris Rosemary Salomone, profesoro pri juro ĉe St. John’s University. "Kaj la aliaj CDE estas egale gravaj lingve," aldonis Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, prezidanto de la simpozio; "Kiel oni povas atingi egalecan traktadon antaŭ la leĝaro, aŭ enloĝeblajn urbojn, aŭ eĉ tutmondan kunordigitan agadon por elradikigi malsanon aŭ liveri puran akvon, se la homoj ne povas kunparoli kaj kunlabori pere de lingvoj kiujn ili ĉiuj komprenas?"

La simpozianoj ĝenerale interkonsentis, ke oni devas dedichi pli da atento al la lingvo en formulado kaj plenumado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Dum la specialistoj pri evoluigo eble flue parolas la anglan, multaj el la homoj, kiujn ili celas servadi, scipovas neniujn el la ĉefaj mondaj lingvoj.

La simpozio, kunvokita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, neformale organizita grupo de universitatanoj kaj praktikantoj, okazis sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN kaj ties Fako pri Publika Informado, kaj de la Centro por Aplika Lingvistiko, kune kun la Centro pri Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo LPLP (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). Subvenciis ĝin Esperantic Studies Foundation.

[HeKo 600 4-A, 3 maj 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0717 s s 
  Total: 0.0907 s s