Esperanta Civito

TEJO diskutas pri kongreso en Burundio


La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo definitive elektis Burundion la plej taŭga kandidato por okazigi Internacian Junularan Kongreson en Afriko, surbaze de la plej bone kompilita sinpropono kaj de pli frua raporto de la TEJO-prezidinto. Tiu IJK okazus jam la venontan jaron.

Tamen la samaj organizontoj de IJK 2017 (rondo familia en Rumonge) antaŭ kvin monatoj rezignis pri Afrika Kongreso sub la aŭspicio de UEA en Burundio. Krome, la interna situacio en la lando vekas zorgojn ekde printempo 2015. Konsekvence la Estraro preferis submeti al la Komitato la definitivan decidon.

Eblas: a) aprobi la kunvokon de IJK 2017 al Burundio; b) kunvoki IJKon al Burundio en alia jaro; c) entute ne kunvoki IJKon al Afriko. La sukceso de la solvo a) dependas precipe de esperata subvencio el eŭropaj instancoj (kiuj jam rifuzis unuafoje) kaj de la rajto uzi por IJK en Afriko la subvencion ne uzitan por venigi afrikanojn al IJK 2016. Praktike, per mono de ekster Esperantio TEJO esperas kongresigi en Burundio kvardekon da eŭropanoj kaj kvardekon da afrikanoj, laŭ la internacia prezidanto Michael Boris Mandirola.

Inter la landoj kiuj kandidatis por IJK 2017 estis ankaŭ Svislando, pro invito de Kultura Centro Esperantista. Nun KCE organizos Junularan Artan Renkonton Transnacian en Esperanto, somere 2017.

(HeKo 600 4-A, 6 maj 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0667 s s 
  Total: 0.0805 s s