Esperanta Civito

"Femina" pli kaj pli bela kaj interesa


Kvazaŭ moto la vortoj "Arte Lingve Socie" karakterizas la belan kovropaĝon de la numero 9 de "Femina", ĵus aperinta kaj atingonta la abonantaron antaŭ la Oka de Marto.

Ĉi-jare FEM ne aperigas propran dokumenton (ja la programa platformo de 2006 estas pli kaj pli aktuala), sed ĝia revuo donas la parolon rekte al dek ses esperantistinoj, kiuj komentarias la Internacian Virinan Tagon (la invititaj UEA-estraraninoj ne respondis). La engaĝon de la virinoj en la socio spegulas precipe interesaj tekstoj de Alva Myrdal, Chrystia Freeland kaj Anna Lászay.

Pri seksismo en la lingvouzo eseas la prezidinto de la Akademio, d-ro Werner Bormann, sed ankaŭ la jam populara rubriko de Klara.

Pri arto verkas Lilli Giloteau en abunde ilustrita retrospektivo pri pentristinoj, kaj arte kontribuas Chamberline Nguefack Zedong per originala rakonto kaj Marie-France Conde Rey per originala poemo.

Giorgio Silfer per siaj intervjuoj daŭre enkondukas interesajn kaj junajn esperantistinojn (kiuj ŝajne ne aperas en Universalaj Kongresoj): post interpretado, psikiatrio, teologio, jen Natalie Ernst-Schuchert pri strategia komunikado. Leendert C. Deij plu analizas la situacion de virinoj en islamaj socioj. Marcelle Deschamps inaŭguras novan rubrikon, pri individua kaj alternativa turismo: unua etapo en Polinezio.

"Femina" estas posedata de Feminisma Esperanta Movado, eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Grafika helpo: rolfo. Trimonata, minimume 28-paĝa, en formato A4. Tra nia redakcio eblas mendi abonon (22,- eŭrojn jare) aŭ peti provekzempleron.

[HeKo 323 8-B, 13 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0596 s s