Esperanta Civito

48a Internacia Konferenco de Poezio en Slovenio


La esperanta literaturo estas reprezentata ĉe la 48a Internacia Konferenco de Poezio en Bledo (Slovenio), 11-14 majo 2016, fare de c-ino Perla Martinelli, membro kunfondinto de Esperanta PEN-Centro.

Krom prelegoj kaj deklamadoj, la aranĝo inkluzivas kunvenojn de la internaciaj Verkistina Komitato kaj Porpaca Komitato. En la unua, Lucina Kathmann transdonis la prezidon al Elizabeth Nordgren; en la dua, Marjan Strojan (la sloveniginto de la mezepoka angla sagao "Beowulf") anstataŭis en la prezido la baldaŭan kulturministron de Slovenio, Tone Perŝek.

Dum la konferenco intensiĝis la duflankaj rilatoj kiujn la Esperanta PEN flegas kun aliaj centroj: ĉi-kaze hungara, kataluna, kurda, turka, svisitala, romanda, alemana kaj kompreneble slovena.

La venonta etapo en la vivo de PEN Internacia estas la mondkongreso en Galegio, fine de septembro 2016. Nian literaruron reprezentos Chiara Macconi kaj Giorgio Silfer.

Ĉi-jare la Esperanta PEN festos la arĝentan jubileon de sia fondo (novembro 1991).

(HeKo 600 8-B, 12 maj 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0340 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0370 s s 
  Total: 0.0710 s s