Esperanta Civito

Literatura kafejo pri Shakespeare en esperanto


"Shakespeare en esperanto" estis la temo de la hodiaŭa literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Prelege gastis prof. Giorgio Silfer, kiu enkondukis la publikon al esploro pri la rilatoj inter la angla klasikulo kaj nia lingvo, okaze de lia kvarcentjara jubileo.

"Shakespeare gravas por Esperantio ne nur kiel protagonisto de la mondliteraturo. Jam sep jarojn post la Unua Libro Zamenhof publikigis la plej faman tragedion: kaj tio estis pli ol omaĝo, tio estis unu el la tri rimedoj kiujn la Majstro uzis por kaŝe influi la voĉdonadon pri la reformoj, ĝuste en 1894" rimarkigis sen. Silfer. "Aliflanke ĝuste la retraduko de Hamleto, fare de Leonard Newell, sepdek jarojn poste, enkondukis novan koncepton en nian tradukan ĝenron: ne plu esperantigi Ŝekspiron, sed ŝekspirigi esperanton."

Kiam prof. d-ro Humphrey Tonkin en 2006 donacis la tutan ŝekspiran volumaron en esperanto al la plej fama vaŝingtona biblioteko, ekzistis entute dudek ses unuoj, inkluzive de la naŭ eldonoj de la zamenhofa tradukaĵo. Ili aperis praktike en ĉiu literatura periodo de nia historio, ofte kun kuriozaj elementoj.

Ekzemple, la antaŭlasta dramo de Shakespeare, "La tempesto" (1611), enscenigita unuafoje nur en 1911, tamen estis la dua tradukita al nia lingvo, en la fora 1903, fare de franco vivanta en Anglio, iu Achille Motteau: lia titolo, "La ventego", sonas arkaike en kombino kun moderna teatra intuicio.

Al Shakespeare dediĉis sian atenton Kálmán Kalocsay en la 1960aj, kaj liaj tradukoj certe influis al la finredaktata PIV. Komence temis pri omaĝo okaze de la 350a datreveno de la forpaso, kaj Kalocsay (plia kuriozaĵo) ne okupiĝis pri ne tradukitaj tekstoj: li donis sian novan version pri "La tragedio de Reĝo Lear" (1966, unua versio de Curry kaj Ashley en 1924), pri "Somermeznokta sonĝo" (1967, post "Sonĝo de somermeza nokto" fare de Louise Briggs en 1921) kaj pri "La tempesto" (1970), la antaŭlasta frukto de Shakespeare sed ankaŭ de la kalaĉaja traduka genio (sekvos "Libero kaj Amo" el Sándor Petöfi).

Plia kuriozaĵo koncernas la unuan teatraĵon efektive luditan en esperanto...

Legu pli en Literatura Foiro

(HeKo 601 3-B, 19 maj 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2466 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.2878 s s