Esperanta Civito

TEJO-Komitato malentuziasmas pri IJK en Burundio


Nur dudek du (el kvardek sep) gekomitatanoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sin esprimis pri Internacia Junulara Kongreso en Rumongo (Burundio), somere 2017.

La manko de kvorumo estas interpretebla en du manieroj: laŭ pura aritmetiko, la plejmulto en la suverena instanco de TEJO malentuziasmas pri IJK en Burundio (oni konsideru, ke eĉ nur parto de la efektivaj voĉoj estis favora); laŭ organiza vidpunkto, TEJO ŝajnas tre fragila ĝuste kiam ĝi plej aspiras al jura sendependeco de UEA. Estas preferinde resti je la unua interpreto...

Nun la decido revenas al Estraro, kiu konsultis la Komitaton laŭ eksterordinara proceduro, ĝuste por ricevi apogan konfirmon pri la afrika kongreso. Sed tiun apogan konfirmon prezidanto Mandirola ne ricevis: li do portus, kun la Estraro, la tutan respondecon pri la riskoj de IJK en Burundio.

Kaj afrika alternativo (ĉu Benino? ĉu Togolando?) al burundia kongreso por 2017 jam ne eblas.

[HeKo 602 3-B, 28 maj 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0315 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0726 s s