Esperanta Civito

Ekestas Civila Esperanta Servo

La Esperanta Civito relanĉas nian lingvon kadre de la Internacia Civila Servo (ICS), per la starigo de specifa laborgrupo: Civila Esperanta Servo, kunordigata de c-ano Claudiu Raul Doda. Tiucela dekreto pretas por la subskribo de la Konsulo, kiu nur atendas eventualajn rimarkojn de la subjektoj koncernataj de la dekreto mem.

La subjektoj, krom la kunordiganto, estas la vickonsulo pri financoj kaj fondumo Pro Esperanto, la legacioj (precipe la okcidenta kaj la norda), Kultura Centro Esperantista (kiel liveranto de didaktika materialo por kursoj dum internaciaj laborbrigadoj).

Ĉi-monate la kunordiganto estis aparte trejnita, lingve kaj ideologie, dum tuta semajno ĉe la Norda Legacio en Stokholmo: lia mentoro estis c-ano Bertil Nilsson. Profundigo pri arkiva, protokola, asemblea tekniko okazos per lia partopreno en la kurso pri retoriko, gvidota de sen. Giorgio Silfer ĉe KCE, 15-19 aŭgusto 2016.

ICS estis fondita de Pierre Ceresole, filo de prezidinto de la Svisa Konfederacio, kaj esperantisto, same kiel unu el liaj plej gravaj subtenantoj: Edmond Privat, la svisa amiko de Mahata Gandhi. ICS estas unu el la konkretaj rezultoj de la aktiva pacifismo, en kiu situas ankaŭ multaj esperantistoj.

ICS havis kontaktojn kun la esperantistaro kiel individuoj inspiritaj de la personeco de Edmond Privat tra la 1950aj (inkluzive de familio Gacond, ekzemple), sed ekde la 1960aj ankaŭ kun TEJO laŭ du ondoj: la labortendaroj organizitaj helpe de la tiama estrarano Hans Bakker (el kiu fontis valora lernolibro: "Ĉu vi parolas tendare?" de Corsetti-La Torre) ĝis meze de la 1970aj, kaj la individuaj kontribuoj stimulitaj de estraranino Torun Jansson komence de la XXI jarcento. Kronologie intere situas aliaj spertoj en Esperantio, kiel la ICS-projektoj de 1983-1985 ĉe KCE en Svislando.

La unua dosiero komisiota al Civila Esperanta Servo koncernas projekton de naturamika domo por paco en Srebrenica (Bosnio), kunlabore kun la itala naturamika federacio kaj fondumo Alexander Langer.

[HeKo 602 3-C, 29 maj 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0591 s s