Esperanta Civito

Konstitucia reformo estas anoncita


Kohere kun la programo de la Verda grupo, kiu havas la majoritaton en la Senato, la tagordo de la inaŭgura sesio de la nova Senato enhavas la proponon modifi la Konstitucion, por ke la majoritata premio estu reduktita. Por aprobi la modifon necesas 14 voĉoj poraj (el 19 entute): kio principe estas ebla, ĉar tiom da gesenatanoj jam anoncis sian ĉeeston en Bruselo 19-20 marto 2007; sed ili apartenas ankaŭ al aliaj grupoj, sekve la aprobo estas nur teorie ebla.

La Ruĝa opozicio ŝajnas pli fleksebla, dum la Blankanoj celas entute la forigon de la majoritata premio, por atingi la kompletan proporciecon.

La Senato ankaŭ estos vokita konfirmi du pli fruajn decidojn kaj plenumi diversajn demarŝojn laŭ la reglamento. Estas atendata la enkonduka parolado de la nova Konsulo, c-ano Giorgio Silfer: ŝajnas ke ĝi ne estos prelego laŭcirkonstanca, sed longa kaj artikita analizo pri la stato de la esperantlingva komunumo.

[HeKo 324 1-C, 18 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0583 s s