Esperanta Civito

La bizara sorto de la "Budapeŝta diplomo"

Kiom longe ekzistos ankoraŭ esperanto-ekzamenoj (kaj diplomoj) ĉe ITK en Budapeŝto, al kiu estas kuplita la UEA-ekzameno nuntempa (konkurenca al tiu oficiala de ILEI)? Kaj kun kia valoro? Ne longe ankoraŭ.

Pli kaj pli da universitatoj en Hungario forigas du lingvojn, el la listo de la akcepteblaj: la roŭma varianto "lovari" kaj esperanto. Tio aŭtomate reduktas la nombron de la ekzamenatoj: la esperanto-diplomitoj jam estas nur dumilo jare, la duono de antaŭe, sendepende de la skandalo pro defraŭdo kaj aliaj restriktoj. Cetere, ITK mem ŝanĝis sian nomon al ORIGO-ELTE, lastatempe.

La "budapeŝta diplomo" fakte influis pli negative ol pozitive en la hungara Esperantio. La plejmulto de niaj aktivuloj dediĉis sin al preparado de ekzamenotoj, kiuj preskaŭ neniam ree atentos pri nia lingvo. Kompense, tio malekvilibrigis la resursojn en la verda mikrosocio.

Estas nur afero de tempo: en la venonta jardeko oni ne plu vivtenos sin per esperanto danke al ITK. Kaj ankaŭ la UEA-ekzameno fariĝos superflua agado. Necesos ankaŭ inventi alion por edukado.net -- ideoj ne mankos.

[HeKo 602 8-A, 4 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0587 s s