Esperanta Civito

Nek azilo nek esperantujo en Svedio

Esperanto-Gården haltigis sian per- kaj prilingvan aktivecon (verdire ne tre grandan) por transformiĝi al gastejo por azilpetantoj, atende al la granda ondo el Proksima Oriento.

La unuaj rifuĝintoj estis atendataj jam fine de 2015. Tio kaŭzis tre multekostajn investojn, certe el iu vidpunkto bonajn, sed ne tute necesajn por la kursejo en si mem. Aliflanke tio helpis malkovri, ke la restoracio Bon' Apetit' neniam estis jure ĉesigita... tute bone por nova refektorio, kaj eventuale por la Forumo de la Esperanta Civito.

Pasis duona jaro, kaj eĉ ne unu rifuĝinto metis piedon en Leŝefoŝon. Ĉu nur pro konfuza kaj misfunkcia planado de la ŝtata administracio? Neniu scias kiom longe daŭros la atendado, kaj eĉ oni sin demandas ĉu, post tiom da (espereble repagotaj) elspezoj, la farso ne transformiĝos al tragedio.

La situacio ne estas agrabla, por la kooperativa estraro, kiu baldaŭ kunvenos por decidi pri la estonteco.

[HeKo 603 1-A, 6 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0558 s s