Esperanta Civito

"Homarane" en la fokuso de sia redakcio


Nova kajero de "Homarane" estas preparata, danke al kunveno de la redaktoro kaj liaj ĉefaj kunlaborantoj en Upsalo kaj Stokholmo dum la lastaj du tagoj.

Post enkonduko de c-ano Giorgio Silfer, kiu priskribis la enhavon de la dua numero de "Homarane", c-ano Bertil Nilsson parolis pri la ĉefaj fadenoj de la eldonaĵo pri socio, filozofio kaj religio. En la debato intervenis gec-anoj Perla Martinelli, Leif Nordenstorm kaj Christer Kiselman. Hodiaŭ aliĝis Bengt Olof Åradsson, teknika redaktoro, dum renkonto kun tri el la menciitaj.

Sendube unu el la venontaj kajeroj enhavos la aktojn de simpozio honore al la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, planata en Svedio por la fino de junio 2017. La ĉeftemo de la simpozio, kun interreligia karaktero, estos la homaranisma elano en la evoluantaj kredoj, precipe la monoteismaj.

Rilate la kontribuontojn oni pensas pri fakuloj kiuj bone konas unu el la esplorkampoj, tamen ne estante membroj de la koncerna religio, kiel Nordenstorm pri ŝintoismo, Nilsson pri hinduismo, Kiselman kaj Zelazny pri judaismo, Silfer pri bahaismo ktp.

[HeKo 604 1-B, 17 jun 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2271 s s 
  Total: 0.2406 s s