Esperanta Civito

Angloj devigas la tutan Brition foriri

La voĉon favoran al Eŭropa Unio en Skotlando, Norda Irlando, la kosmopolita Londono, la plej okcidentaj partoj de Kimrio superŝutis la forta antieŭropismo de la angla provinco, kiu tiel devigas la tutan Brition eksiĝi el EU.

La ĵusa referendumo estas la milda varianto de secesio, kiun trafas ĉiu unio en federiga procezo, eĉ se tiel malperfekta kiel la nuna: bonŝance ni ne spertos sangajn militojn kiel en Svislando (1847), Usono (1863) kaj Jugoslavio (1992).

La sekvoj de ĉi tiu secesio estas pli geopolitikaj ol ekonomiaj: ni riskas troviĝi en la geopolitika situacio de somero 1940, kun akso de Madrido (eĉ Lisbono) tra Parizo (tiam Vichy) al Romo-Berlino, kaj pli norden ĝis Helsinko; ne forgesante la tiam neŭtralan Irlandon. Kaj, memorante pri la rilatoj inter Moskvo kaj Berlino en tiu fatala 1940 (kun la franca komunista partio kiu invitis la armeanojn ne batali), pensi pri la aktualeco de la historia koordinato inter la du ĉefurboj, kun la zorgemo de kancelierino Merkel pro la fortigo de la NATO-fronto en orienta Eŭropo, dezirata de la usona administracio.

Laŭ valutoj, kvankam Britio neniam rezignis pri sia pundo, ĉu nun la evidenta fariĝas pli videbla? nome, ke eŭro estus ne multo pli ol germana marko sub alia nomo.

Laŭ lingvoj, ĉu venis la tempo por finlerni sian germanan kaj rebonigi sian francan?

[HeKo 604 6-E, 24 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0714 s s 
  Total: 0.0862 s s