Esperanta Civito

La kato nur pordeliren, la ratoj jam eltrue

Malprobable la eliro de Britio influos la lingvopolitikon en Eŭropa Unio, sed certe ĝi jam vekas perturbojn ene de Universala Esperanto-Asocio.

"Memkompreneble UEA devas ĉiam proponi, ke Esperanto fariĝu laborlingvo de Eŭropa Unio kaj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ni tion devas konstante ripeti", deklaras Dietrich Weidmann, kiu plu emfazas:

"Tio estas la celo de Esperanto, kaj estas simple perfido al nia afero (mi eĉ diru "sankta afero"), se oni rezignas pri tiu ĉi celo. Tio ekzakte estas la sinteno de la manifesto de Raŭmo, kaj tiun sintenon mi kondamnas. Neniam homoj kun tia sinteno progresigis nian asocion." La plej lasta aserto estas prava: la raŭmistoj ne zorgas pri la progresigo de unu asocio, ili progresigas esperanton kaj ĝian parolkomunumon.

Plu minacas la svisa UEA-komitatano, per sia verde farbita pafilo: "Kiu ne klare deklaras, ke li aŭ ŝi kredas al la kapablo de Esperanto fariĝi la universala lingvo, kaj ke tio estas la ĉefa kaj unika [ununura?] rekta celo de la Esperanto-movado, tiu ne taŭgas por la posteno en la estraro de UEA". Tamen grandanime Weidmann aldonas: "Tiaj homoj memkompreneble povas tamen fari siajn valorajn kontribuojn, sed en la estraro ni bezonas kredantojn kaj ne nekredantojn!"

Fine, lia haŭbizo estas cele preta: "Kiu el la estraranoj dum UK ne respondos al la demando <ĉu vi kredas al la fina venko de Esperanto?> per klara JES!, tiun mi jam nun petas anonci sian demision kaj disponigi sian oficon al homoj, kiuj kredas al nia afero!"

La estraro de UEA reagis per Martin Schäffer kaj Stefan MacGill, kaj verdire ne kapablis argumenti kontraŭ tioma deliro. Ĉu ni sugestu respondon? Kara Diĉjo, vi estas ĝuste la karikatura tipo de finvenkisto, kiun la raŭmistoj bezonas por pravi...

[HeKo 604 8-A, 26 jun 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0576 s s