Esperanta Civito

EU-Parlamento akcelas la secesion de Britio

Per 395 voĉoj pore, 200 kontraŭe kaj 71 sindetene la Parlamento de Eŭropa Unio aprobis hieraŭ rezolucion kiu petas "rapidan kaj koheran aktivigon de la proceduro" por la ĉeso de la membreco de Britio.

La rezolucion subtenis kristandemokratoj, socialistoj, liberal-reformistoj kaj verduloj. Kontraŭis la ekstrema dekstro kaj ĝenerale la EU-skeptikuloj, inkluzive de la relative plej forta itala partio "Movado Kvin Steloj" (en kies balotprogramo estas deviga instruado pri la angla lingvo ekde la infanĝardeno).

Jean-Claude Junker, prezidanto de la EU-Komisiono (malpropre komprenebla kiel kontinenta registaro), estis aparte kolera kontraŭ la brita secesiestro Nigel Farage: li eĉ anoncis ke li ne parolos en la angla (reago kiun svedaj radiokomentistoj difinis "infanaĵo"), sed poste preferis uzi la lingvon de Ŝekspiro.

La germana gazetaro estas petanta la demision de la luksemburga Komisionestro, kiu kulpus pro ne adekvata pritakso kaj pritrakto de la brita dosiero. Sed mezorienteŭropanoj petas ankaŭ la kapon de Donald Tusk, la pola prezidanto de la Eŭropa Konsilio (la neproporcia branĉo de la leĝodona povo, tamen ne pariteta), apartenanta al la partio kontraŭa al la nun reganta en Pollando.

La pola registaro mem estas iritita pro la triopa mastrumo de la krizo (fare de Germanio, Francio kaj Italio), pro ne envolvo de aliaj partneroj. Verdire pli rajtus plendi la hispanoj, sed ili jam de duona jaro ne havas registaron, kaj neniu prognozas kiam ili denove havos...

[HeKo 605 2-E, 29 jun 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0572 s s