Esperanta Civito

Veronika Poór direktoro de TEJO?


Amendoj proponitaj al la kunlabora regularo de UEA-TEJO riskas revenigi al la situacio de la Beograda interkonsento (1973), kiam teorie la tiama ĝenerala direktoro en Roterdamo devus roli kvazaŭ Arlekeno servanto de du mastroj. La amendoj (aldonaj) venas kaj de la TEJO-estraro kaj de d-ino Veronika Poór mem, kvankam estas strange, ke ne TEJO-ano rajtas proponi amendon: ŝi ja estas li ol 30-jara, kaj la altigo de la membroaĝo ne estas jam aprobita, eĉ manifestiĝas kontraŭaj voĉoj sine de la TEJO-estraro mem.

Proponas la estraro: "La Estraro de TEJO rajtas nomumi kaj malnomumi la Ĝeneralan Direktoron de UEA kiel Ĝenerala[n] Direktoro[n] de TEJO, kiu tiam ankaŭ gvidas la administradon de TEJO".

Proponas Veronika Poór: "La Ĝenerala Direktoro de UEA ankaŭ plenumas la rolon de Ĝenerala Direktoro de TEJO, kaj ankaŭ gvidas la administradon de TEJO".

La diferenco inter la du tekstoj estas jure kaj praktike granda. En la unua kazo, TEJO rezervas al si la decidon ĉu bazi sin sur la ĉefa funkciulo de UEA aŭ ne. En la dua kazo, TEJO liverus al tiu funkciulo la tutan kontrolon pri sia administrado.

D-ino Poór argumentas: "Estas grava [grave] ke eblu subskribi subvencipetojn laŭbezone nome de TEJO, kaj por tio necesas klarigi ke estas Ĝenerala Direktoro de TEJO kaj ne nur de UEA". Tamen en tiu kazo ŝi devus ŝanĝi sian nunan laborkontrakton kun la dunginto (UEA-estraro), de kiu ŝi dependas. Kiel ŝi pensas responsi al du malsamaj nomumintoj, gardante lojalecon al la ĉefa? Kiel oni solvus la problemon en kazo de konflikto de interesoj?

La TEJO-Komitato diskutas en Krakovo.

[HeKo 606 7-A, 17 jul 16]

D-ro Francesco Maurelli komentarias:
Mi ŝatus atentigi ke Veronika Poór estas d-ino. Ĉu ŝi estas ankau f-ino, s-ino, ajn-ino ne vere devus roli en viaj komunikoj. Mi neniam legis "fraŭlo"-n kiam vi referencas al viro en la E-movado. Kial vi havas malsaman konduton kiam temas pri virinoj?

La redakcio respondas:
Ni jes legis pri fraŭlo, sed multe pli malofte ol fraŭlino, ŝatinda vorto ĉar utila por demonstri ke esperanto ne formas masklisme la etimojn. Se temas pri la uzo en HeKo, ĝi kongruas kun la Civitaj normoj kaj la svisaj kodoj (al kiuj referenci manke de Civita normo). Kaj se vi proponas "d-ino", vi ree trafas la kritikon de lingve kontraŭfundamentaj sed politike fundamentismaj feminist(in)oj, laŭ kiuj "d-ro" sufiĉus por ambaŭ seksoj. Tamen ne estas problemo ŝanĝi la epiteton laŭ via propono.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0574 s s