Esperanta Civito

Arta Renkonto Transnacia en Esperanto - programo


La unua ARTE - Arta Renkonto Transnacia en Esperanto disvolviĝos en Budapeŝto, 31 julio - 4 aŭgusto 2016. Por ĝia sukceso aktivas Anna Bartek, Sándor Hideg, Balázs Ravasz, Katalin Rónai, Giorgio Silfer, Klára Szabó, Adrienn Wospil. Responsas Fajszi Amika Rondo (prezidanto: György Nanovfszky). Aŭspicias la Esperanta Civito.

La programo de ARTE artikiĝas en tri partoj: matene provludoj, kunvenoj kaj ekskurs(et)oj, laŭ apartaj planoj; ekde 15h00 matineoj, ofte kun literatura kafejo; vespere prezentoj (muzikaj aŭ teatraj).

Escepte de ĵaŭdo, ĉiuj prezentoj okazos ĉe teatro-kafejo Verda Masko (Zöld Macska), avenuo Üllöi 95 (metrostacio Klinikák). Ĵaŭdon ili okazos en la kulturdomo de Leányfalu.

dimanĉon la 31an de julio

alvenoj (trafpunkto: hotelo Dominik, Cházár András u. 3)
provludoj
20h30 "Felici tutti" de Clara Sancricca (antaŭpremiero por ital[ist]oj en Budapeŝto)

lundon la 1an de aŭgusto

15h00 "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" - kamiŝibajo de Giorgio Silfer, partoprenas Riichi Karibe
16h00 poezia matineo, kun la partopreno de diversaj poetoj
17h30 literatura kafejo kun Trevor Steele
20h30 "Feliĉas ĉiuj" - dramo de Clara Sancricca (repliko por la esperantlingva publiko)

mardon la 2an de aŭgusto
15h00 "Dudek kvin jaroj en la hungara kulturo" - prelego de
Franz-Georg kaj Rita Rössler
17h30 literatura kafejo kun Julian Modest
20h30 "Njugatesko" - literatura kaj teatra promenado de Giorgio Silfer

merkredon la 3an de aŭgusto
12h00 Asembleo de Esperanta PEN-Centro
15h00 literatura kafejo kun István Nemere
17h30 proza matineo, kun la partopreno de diversaj prozistoj
20h00 kabaretaj kanzonoj de Pedro Carrillo
20h30 "Hungaraj komponistoj mondkonataj" - muzika promenado de
Franz-Georg kaj Rita Rössler

ĵaŭdon la 4an de aŭgusto
tuttaga ekskurso al Szentendre kaj Leányfalu

15h30 vizito de la muzeo dediĉita al Zsigmond Móricz kaj renkonto kun hungaraj verkistoj
17h30 La verda Arlekeno - de Giorgio Silfer, nome kiel konstrui artkomedion en esperanto
18h45 ferma bankedo
20h30 koncerto de Anjo Amika

Por informoj kaj aliĝoj: budapest ĉe esperantio.net

[HeKo 606 8-B, 18 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0582 s s