Esperanta Civito

Buller pretas eniri la UEA-Komitaton


Surprizo ĉe la Universala Kongreso en Slovakio: Osmo Buller subite kandidatiĝis por la posteno de komitatano C (elektota de A- kaj B-komitatanoj kune). La baloto alvenis tiom lastminute (aŭ la komitatlaboroj tiom malfruis), ke pri li oni voĉdonos la venontan lundon.

La elektoj okazas laŭ la sovetia sistemo: komisiono proponas sufiĉe frue la fermitan liston (sed por Buller ĝi estis remalfermita), la kandidatoj estas elektitaj se almenaŭ la duono de la voĉdonantoj ne kontraŭas. Kutime ĉiu estas elektita (la bona sovetiano simple faldis la balotilon kaj enmetis ĝin en la urnon), sed ĉi-jare estis viktimo: tute hazarde, judo (el Israelo).

Ankaŭ alia kandidato restas ekster la ludo: nepalano kiu ricevis nur dek du jesojn, en la listo por la Estraro. Tial UEA havos nur sesopan gvidan teamon.

Neniu surprizo por la ceteraj estraranoj; tamen Mark Fettes ne estas la plej populara: Stefan MacGill superis lin 37 je 35. Modesta la rezulto de la eliranta ĝenerala sekretario: Martin Schäffer alvenis lasta, kun 32 voĉoj. La nova Estraro enhavas du amerikanojn, du eŭropanojn (el kiuj unu loĝas en Meksiko), unu azianon kaj unu oceanianon (vivantan en Hungario); neniun afrikanon, kaj nur unu virinon, d-inon Maria Rosaria Spanó -- por reprezenti la tutan feminan kosmon...

La antiraŭmisto Dietrich Weidmann ne sukcesis postuli de la kandidatoj, ke ili deklaru fidelecon al la Fina Venko. Per procedura lertaĵo oni dupis lin. Tiam li akre protestis: "Vi malebligas la debaton, ekigante per la diktatoreca rimedo de <procedura demando> la tujan voĉdonon, antaŭ [ol] entute debato eblis! Tiu procedura demando fakte estas tre maldemokrata rimedo, kiu permesas en ajna momento tuj ĉesigi ĉian debaton. Do mi akuzas, ke tiuj elektoj estis kompleta farso, kiu kontraŭas ĉian spiriton de demokratio." Sed la vortoj de komitatano Weidmann ne estis pli efikaj ol piso de kulo en la Balta maro, kiel dirus la samnacianoj de Osmo Buller.

La Fettes-statutreformo estos diskutata la venontan lundon: ĝustatempe por ke s-ro Buller sidu en la Komitato...

[HeKo 607 8-A, 23 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1612 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.2054 s s