Esperanta Civito

Kongresa numero de Heroldo 2016


La numero de "Heroldo de Esperanto" pri la Universala Kongreso ĵus finita en Slovakio jam survojas al la abonantaro, en maksimuma akurateco. Ĝi estas la deka en la jarkolekto kaj la 2260a ekde la fondo.

La numero enhavas plurajn paroladojn (Figel', Fettes, Kiska, Tonkin) kaj detalajn raportojn pri la diversaj eventoj. Aparte riĉa estas la tria paĝo, dediĉita al la kulturaj aranĝoj, specife teatro, muziko kaj konkursoj. La lasta paĝon okupas parte la informoj pri la diskutoj en la Komitato de UEA.

Kian impreson oni ricevas pri UK, legante Heroldon? Certe HdE evitas la apologian enhavon de aliaj gazetoj, unuavice (kompreneble) la societaj organoj. Milde humura rigardo travideblas jam el la titoloj: Geedzoj iĝis onklino kaj nevo (ne inverse); Clay Magalhães, la mirigita kaj gaja; Prelega, koncerta, (eks)kursa maratono; En kiĉa kaĉo pro Georgo Kamaĉo; Verda Banano meritas krediton; Drumoj kaj klavaro estas bona paro; ktp.

Ankaŭ la redaktata HdE 2261 okupiĝas pri la kongresa sezono, specife pri la eventoj en aŭgusto 2016.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. La redakcio konsistas el Anna Bartek, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kun pluraj kunlaborantoj. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 610 2-B, 17 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0521 s s 
  Total: 0.0702 s s