Esperanta Civito

Negativa financa konjunkturo por KCE


Apartamento vaka dum sep monatoj kaŭzis mankon de 9.000 frankoj en la kaso de Kultura Centro Esperantista. Aldone, la portempaj luoj en 2016 ankaŭ montris malkreskon. Tio kaŭzis negativan konjunkturon, kiun KCE sukcesas superi danke al prunto de Pro Esperanto. La luigo de la apartamento ekde oktobro restabiligos la situacion, kvankam la konjunkturo plene sereniĝos nur venontjare. Kompreneble eventualaj donacoj kaj legacoj rapidigus la restabiliĝon.

Tiun zorgigan novaĵon diskutis la Komitato de KCE hieraŭ en Ĉaŭdefono, dum ordinara kunveno sub la tagprezido de la vicprezidanto, c-ino Elisabeth Amstad. Aliflanke la Komitato ĝojis pro la sukcesa domflegado, fare de Pro Esperanto kiel regio: estis renovigitaj la fenestroj de la Esperanto-Domo, kaj plenumitaj diversaj taskoj.

La Komitato definitive aprobis la projektojn de tria Lingva Kolokvo (13-16 aprilo 2017) kaj dua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (17-20 julio 2017). Pri ambaŭ ekzistos Facebook-paĝoj.

(HeKo 611 6-B, 29 aŭg 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0538 s s