Esperanta Civito

Lariko Golden gastos en la septembra literatura kafejo


Dániel Lariko Golden gastos ĉe la literatura kafejo organizata de Fajszi Amika Rondo ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, 15 septembro 2016. Li respondos al demandoj pri la temo "Periodigoj de la esperanta literaturo". Bonvenigos la prezidanto de FAR, c-ano György Nanovfszky.

D-ro Golden estas hungara filologo kaj denaska esperantisto. Fininte la mezgradajn studojn, en Budapeŝto li profundiĝis pri filozofio, hungaraj lingvo kaj literaturo, kaj diplomiĝis ankaŭ pri esperanto universitate (2002). En la 1990aj dum pluraj jaroj li gvidis Hungaran Esperanto-Junularon, kaj aktivis en TEJO interalie kiel ĉeforganizanto de IJK en sia naskiĝurbo Veszprém (1999).

Literaturaj kafejoj okazos ĉe OIK-biblioteko ankoraŭ en oktobro kaj novembro 2016. Por 2017 FAR ne renovigos la kontrakton kun OIK, kaj la literaturaj kafejoj disvolviĝos aliloke, probable ĉe la nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito. Laŭplane ĉi-lasta estos inaŭgurita en la Tago de la Esperanta Kulturo ankoraŭ ĉi-jare.

La oftaj vizitantoj de la literatura kafejo rajtas peti la esperantan civitanecon tra FAR.

[HeKo 31 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0577 s s