Esperanta Civito

Flávio Rebello, separatisma gvidanto en Brazilo


Flávio Rebello prezidas la separatisman partion "São Paulo Livre", kiu strebas la secesion de la regiono San-Paŭlo, unu el la plej riĉaj en Brazilo.

La juna Umberto Bossi de Brazilo famiĝis en la pasinta jardeko pro sia fiaskinta projekto de televizio en esperanto, por kiu li kolektis monon tra Eŭropo, kun rimarkinda sukceso: en la sola Milana Esperanto-Klubo, ekzemple, li plukis pli ol mil kvincent eŭrojn dum unu vespero. Cetere s-ro Rebello ravis ankaŭ la akademianojn kiuj elektis lin al nia "plej antikva lingva institucio" (kaj ne reelektos d-inon Perla Martinelli); sed li montris sin pli serioza ol siaj elektintoj, ne rekandidatiĝante.

La paŭlista ne estas la sola separatismo en la hodiaŭa Brazilo; pli profundajn radikojn havas la sudismo, kiu rajtas mencii eĉ Giuseppe Garibaldi, la heroon de la du mondoj: li gvidis la misŝancan armeon de la secesianta Rio Grande do Sul.

Probable per separatismo Rebello gajnos pli ol per esperantismo:
https://www.youtube.com/watch?v=M2EHGzPupMc

[HeKo 612 4-A, 1 sep 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0476 s s 
  Total: 0.0602 s s