Esperanta Civito

Etel Zavadlav forlasas la Ruĝan grupon


Sen. Etel Zavadlav, ruĝa grupestro, komunikis al la Konsulo ke ŝi ne plu estas ruĝano. "Mi demisias de ĉiuj ruĝaj ecoj, ĉar mi konvertiĝis al kristanismo" ŝi skribis.

La konvertiĝo okazis post longa restado en internacia "kristana komunumo por rehabilitado de dependantoj".

Elektite al la Senato per la voĉoj de klasbatalantoj kaj ateistoj, ŝi rezignas pri la posteno pro politika kohereco. Oni ne scias, ĉu ŝi tamen rekandidatiĝos por la nova mandato, en alia listo (ĉu la Blanka?). "Certe mi intencas dividi mian ateston en diversaj formoj, por doni gloron al Tiu Kiu min savis, kaj kuraĝigi aliajn kiuj pensas ke jam estas malfrue" ŝi deklaris.

Pro la rezigno de c-ino Zavadlav ŝian postenon okupus c-ano Elisée Byelongo Isheloke el Sud-Afriko, kiel unua el la neelektitoj de la Ruĝa Listo en 2011. Tamen la Senato ne plu kunvenos pro la mandatfino, tial ne eblas formaligi la anstataŭon. Ĝis 15 decembro 2016 (dato de la baloto) c-ino Zavadlav restos senatano ne enskribita al parlamenta grupo, kaj tial aŭtomate suspendita.

[HeKo 613 2-C, 6 sep 16]

La KoKuSo (Komitato Kunordiga kaj Subtena) de la Blanka Listo informas, ke la eliranta senatanino Etel Zavadlav kandidatos kiel Blankano por la elektoj de 2016.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0577 s s