Esperanta Civito

Blanka Listo pli forta ol iam ajn


La Blanka Listo revenis al sia unua slogano: "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj", kaj konservas sian kutiman simbolon, nome la stilizitan fiŝon. Tion anoncas la nuna senata grupestro, Anna Bartek, kiu kune kun c-ano Mushosi Birindwa ĉefkandidatas okaze de la elektado de la 15a de decembro 2016.

Trian lokon en la listo okupas la dua eliranta senatano, la bulgardevena verkisto Georgi Mihalkov, konata ankaŭ per la plumnomo Julian Modest. La listo, kiu neniam superis la nombron de ok kandidatoj, ĉi-foje proponos dekduon. Rekandidatiĝas ĉiuj partoprenintoj en la antaŭa kampanjo, escepte de c-ino Tiziana Rogora (nun kortumano) kaj de c-ino Agnes Thomas. Sen. Bartek, kiel kantistino konata sub la artnomo Anjo Amika, estas la sola kiu alfrontas kvaran mandaton sinsekve.

Tre interesaj la "novaj" vizaĝoj: el Kinŝaso c-ino Alexandrine Tchamena Omba, instruisto pri katekismo kaj esperanto; el Lomeo c-ano Koffitché Koufionou, studento (tial nuntempa STELO-forumano) kaj kabineta sekretario de la pentekostana pastro; el Milano c-ano Alessandro Beltramini, romkatoliko, komerca direktoro kaj patro de tri infanoj; el Torino c-ano Diego Fiumarella, kristano aktiva en pli ol unu konfesio; el Budapeŝto c-ano Peter Szilvássy, kunlaboranto de la Orienta Legacio; el Amsterdamo Alexander Holevitch, konfesie ortodokso, forumano; el Spalato la iama ruĝa senatanino Etel Zavadlav, kiu konvertiĝis al kristanismo.

La blanka KoKuSo planas liveri la kandidatliston jam venontsemajne.

Ankaŭ la Verda Listo estas praktike preta, sed la elirantaj Konsulo kaj Vickonsulo deziras unue internan diskuton pri la programo, reference al la nova slogano "Por Civito laika, progresema, ekologia", kiu tamen ne anstataŭas, nur akompanas la ĝisnunan "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito".

Ne estas informoj pri la Ruĝa Listo, reprezentanta la klasbatalan maldekstron. Probable ĝi ne ekzistos en la nova Senato.

[HeKo 613 4-C, 8 sep 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0665 s s 
  Total: 0.0795 s s