Esperanta Civito

La plej ofta kaj akurata gazeto pri Esperantio

Akurate post tri semajnoj iris al la presejo, kaj post kvar tagoj iros al la abonantaro, la numero 2262 (12:2016) de "Heroldo de Esperanto", la plej ofta gazeto pri la esperanto-mondo, eldonata kaj posedata de LF-koop dum ankoraŭ kvar numeroj. Poste ĝin produktos la nova posedanto, sociala grupo Lexus en Brazilo.

La ĵusa numero kompletigas la panoramon de la kongresa sezono per raportoj pri la 49a ILEI-konferenco, la 83a Itala Kongreso, la teatraj prezentoj dum UK, la 38a Renkontiĝo de Esperantaj Familioj. Precipe pri ĉi-lasta s-ro Vanja Radovanoviĉ verkis tre interesan artikolon.

La unua paĝo dediĉas atenton al la forpaso de du germanaj esperantistoj, kun komparo pri la malsama reago de la germanlingva gazetaro: pri Reinhard Selten skribis ĉefa gazeto, difinante lin "unu el la plej signifaj germanaj sciencistoj", dum pri la fama esperantologo Detlev Blanke okupiĝis nur loka bulteno, menciante lin anonime "75-jara maljunulo droninta en lageto".

Interne ekas profunda studo de Francisko Degoul pri la uzo de la vorto "popolo" ĉe Zamenhof. Temas pri grava paĝo el projekto de Scienca Instituto Zamenhof, nomata "Homaropedio".

Ne mankas posteuma elzeviro de Leen Deij, kun humura enhavo.

[HeKo 613 5-B, 10 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0595 s s