Esperanta Civito

Ĉu togolandanoj nuligos la inviton al IJK?

Peza tegolo riskas fali sur la kontestatan TEJO-kongreson en Afriko, pri kiu verŝajne oni rezignus (same kiel faris ILEI, malrespektante interkonsenton), se Eŭropa Unio ne estus jam asigninta riĉan elspezendan subvencion.

La togolanda sekcio de TEJO ŝajne dementis la inviton al IJK, malgraŭ preciza mencio pri JOTE en la koncerna retpaĝo. Ĉiukaze, la Komitato de UTE/JOTE havos "gravan kaj urĝan kunvenon, 17 septembro 2016 ekde 11h00 ĉe Institut Zamenhof en Lomeo".

En la tagordo nur unu punkto: Organizado de Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Togolando.

La nuna alternativo estas: la landa asocio akceptas la projekton kaj helpos organizi IJKon en 2017, aŭ tiun kongreson organizos nur la ĉefkunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA. En la dua kazo, probable IJK migros de Togolando al Benino, por lasta klopodo antaŭ definitiva rezigno.

Ŝajnas ke TEJO eraris sian strategion en Afriko. Anstataŭ aŭskulti la prezidantinon de ILEI, kiu poste perfidis la junularan organizon, TEJO devus serĉi fidindajn konsilantojn en Afriko mem.

[HeKo 613 7-A, 11 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0518 s s