Esperanta Civito

Jam dek jaroj sen William Auld

"Literatura Foiro" estas elektonta la kandidaton de la esperanta literaturo por la Nobel-premio, per referendumo de sia abonantaro.

Unu el la selektitoj por la kandidateco komentarias:
"Kiel LF-abonanto mi elektos la nomon de la aŭtoro kiu
a) daŭre produktis en esperanto dum la lastaj dek jaroj (ne sufiĉas ĉefverkoj antaŭ kvindek jaroj);
b) estas lingve la plej senpeka gramatike kaj la plej transnacia stile;
c) enkondukis plej multe da efektivaj novaĵoj en nian originalan literaturon;
d) estas prononce, deklame kaj oratore la plej bona.
En 1997 unu tia homo ekzistis: William Auld."

William Auld estas la unua esperantisto kandidatigita por la literatura Nobelo. La novaĵo altiris grandan atenton sur la amasmediaj komunikiloj en lia lando.

La kandidatigo ripetiĝos fare de Esperanta PEN-Centro ĝis lia morto, 11 septembro 2006.

Liaj gekolegoj, speciale Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kare rememoras lin, kaj kore pensas ankaŭ pri lia vidvino Meta, 90-jara.

[HeKo 613 8-B, 11 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0597 s s