Esperanta Civito

Transnacia kooperativo konstruas HdE-sistemon

La entrepreno "Sociedad de las Indias Electrónicas", ĉefa piliero de la "Grupo de Cooperativas de las Indias", kies membroj estas esperantistoj, konstruas por Sociala Grupo Lexus la tutan retan sistemon de "Heroldo de Esperanto", kiu konsistos el tri eroj:

1) Reta abonilo: la reta HdE-abonilo ebligos aboni la gazeton per kreditkartoj kaj aliaj pagmanieroj. Krom tio, retaj perantoj povos per ĝi kontribui por vasta abonigado de Heroldo kaj perlabori iom da mono. Ne nur asocioj sed ankaŭ individuoj povos fariĝi retaj perantoj. Baldaŭ Lexus Sociala komunikos al ĉiuj ligilon pri retpaĝo por kandidatiĝo por reta perado;

2) Reta versio de "Heroldo de Esperanto";

3) Sociretejaj iloj por la legantaro de la reta versio de HdE.

La "Grupo de Cooperativas de las Indias" dediĉas sin ekde 2002 al la kreado de scioj, retoj, produktoj kaj servoj hom- komumun- kaj organiz-enpovivaj per novigaj iloj kiuj impulsas la daŭreblon kaj la adaptokapablon de la projektoj. Siaflanke, la "Sociedad de las Indias Electrónicas" estas konsultofirmao pri informadiko, novigo kaj retoj.

[HeKo 615  6-B, 22 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0380 s s 
  Total: 0.0510 s s