Esperanta Civito

La krurhoko je plej lasta bitoko

Venas tra la reto (do ankaŭ bitoke) la lasta torpedo kontraŭ la sendependeco de TEJO. Pafas Edwige Ackermann el Triesto, komitatano de UEA por Itala Esperanto-Federacio. El kio oni povus dedukti ke ankaŭ italoj preparas sin por sekvi la linion indikitan de Osmo Buller.

Publike deklaris s-ino Ackermann: "Mi sugestas al la Prezidanto de TEJO kaj ties Ĝenerala Sekretario senprokrastan demision, ĉar neniu motivo povas pravigi ilian konduton (kontraŭstatutan kaj kontraŭleĝan)."

La problemo, sur kiu la malamikoj de la TEJO-sendependiĝo pretus lanĉi la lastan sturmon, estas la malreguleco de du delegoj okaze de la TEJO-Komitata sesio kiu aprobis la novan statuton. Daŭrigas la batalema komitatanino Ackermann:

"Abrupte aperas la informo ke la Prezidanto de TEJO, dum la kunsido de la Komitato de TEJO en Vroclavo, voĉdonis en la nomo de du personoj sen ia ajn ilia rajtigilo, kiel cetere priskribite en la Reglamento de TEJO..

Tiu ĉi konduto estas kontraŭstatuta kaj kontraŭleĝa. La Prezidanto de TEJO konfirmis tiun ĉi konduton dirante ke li ne sciis ke la afero ne estas permesita kaj ke finfine la afero ne estas tiom grava ĉar la du voĉoj ne influis la rezulton (tamen lia konduto... jes!). Jam nur tiu ĉi motivigo sufiĉas por malkreditiĝi.

La personoj, en kies nomo li voĉdonis, konfirmis ke ili intence ne rajtigis iun ajn reprezenti ilin dum la asembleo kaj sekve ke neniu estis rajtigita voĉdoni en ilia nomo.

La okazintaĵo estas io eksterordinare grava kaj absolute neakceptebla. Prezidanto kaj Ĝenerala Sekretario DEVAS koni la regulojn kaj se ili ne konas, estas evidente ke tiuj personoj ne taŭgas por la taskoj ricevitaj."

Efektive, voĉo petanta la senvalidigon de la statutreformo aprobita en Vroclavo (pro misformalaĵo) povus veni nur el la Komitato de TEJO, kaj neniu faris tion. Almenaŭ ĝis nun. Se tio okazus, ankaŭ la nuna UEA-referendumo riskus senvaloriĝi aŭ eĉ senvalidiĝi... La bordelo sen pedelo.

Vere estintus pli bone fondi novan MEJOn kaj malfondi TEJOn, kiel iu sugestis siatempe.

[HeKo 616 1-A, 25 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0585 s s