Esperanta Civito

Du kandidatlistoj por la nova Senato 2017-21

Du kandidatlistoj estis akurate liveritaj por la renovigo de la Senato de la Esperanta Civito, 15 decembro 2016. Temas pri la Verda Listo, kies ĉefkandidato estas sen. Chamberline Nguefack Zedong, kaj pri la Blanka Listo, kies ĉefkandidato estas sen. Anna Bartek.

Estas tiel evidente ke virino iĝos la nova Konsulo: tial, ankaŭ ĉi-foje konfirmiĝas la feminisma alvokiĝo de la Civito, kompare kun la masklismo reganta en la malnova Esperantio -- de la Akademio ĝis UEA, de SAT ĝis ankaŭ TEJO, bedaŭrinde.

Sed ĉar la ĉefkandidato al la Vickonsuleco de la Blanka Listo venas el Afriko, same kiel sen. Nguefack Zedong, konfirmiĝas ankaŭ la sinteno de la Civito, favora al la Tria Mondo, dum neniu afrikano sidas inter la gvidantoj en la malnova Esperantio -- de la Akademio ĝis UEA, de SAT ĝis ankaŭ TEJO, bedaŭrinde.

La Verda Listo proponas dek naŭ nomojn por dek naŭ postenoj, la Blanka Listo proponas dek tri: tio faras meznombre dek ses, la plej altan en la ĝisnunaj elektoj por la Senato, kaj pruvas kreskon de demokratia intereso.

La Ruĝanoj ne sukcesis kunmeti propran liston, ĉi-foje. Tamen unu el la du elirantaj ruĝaj senatanoj kristaniĝis kaj ŝanĝis partion: ŝi kandidatas por la Blanka Listo. Al la alia ruĝa senatano la KoKuSo de la Verda Listo proponis postenon kiel sendependa kandidato, sed li rifuzis.

Estas nun redaktata la speciala numero de "Heroldo de Esperanto" (luita de la kvestoro), kie aperos programoj, biogramoj, portretoj kaj intervjuoj. La numero atingos la tutan voĉrajtan civitanaron. Ĝi inkluzivos la balotilon, per kiu ĉiu povos sekrete voĉdoni ĉe la koncerna balotejo.

Por pliaj informoj: kortumo ĉe esperantio.net

[HeKo 616 7-C, 1 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0320 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0771 s s