Esperanta Civito

Oktobra numero 2016 de "Literatura Foiro"

Varia, interesa kaj akurata kiel kutime estas la nova numero 283 (oktobro 2016) de "Literatura Foiro", la antaŭlasta de la 47a jarkolekto, kies kovropaĝoj estas dediĉitaj al la naŭa arto en nia lingvo, nome bildliteraturo. Ĉi-foje en la fokuso estas la komikso "Diabolik", per eseoj de Perla Martinelli kaj Daniele Binaghi.

Originala poezio hejmas per versaĵoj de Venelin Mitev kaj Mikaelo Bronŝtejn, dum Massimo Acciai per "La stranga tapeto" kaj Giorgio Silfer per "La eterna beleco de Anirau" proponas prozajn specimenojn de magia realismo.

Al detala eseo de Renée Triolle pri la minoraj literaturoj en Siberio laŭas literaturkritika analizo de Giorgio Silfer "Profunde dormi kaj travivi morgaŭon", pri la ĵus malaperinta Paul Gubbins. La eseo kompletigus la paĝon pri la angla aŭtoro en "Historio de la esperanta literaturo".

Interne al la Esperanta PEN vervas du iniciatoj: la selekto pri kandidato por la literatura Nobelo, kun referendumo fare de la LF-abonantaro -- Zlatoje Martinov intervjuis la selektitojn; kaj la unua ARTE en Budapeŝto, pri kiu recenzas Julian Modest.

Per recenzoj la publikon regalas ankaŭ Carlo Minnaja (pri la unua poemaro de Souso Moinhos), Leif Nordenstorm (pri konfesia verko bezonata en esperanto)  kaj Marie-France Conde Rey (pri la filmo "Nupto" de Stephen Strecker kaj pri la "La knabo kaj la rivero" de Henri Bosco).

La rememora felietono de Carmel Mallia kaj la kulturpolitika filozofado de Vinko Oŝlak "Licenco por stiri skutilon" kompletigas numeron lege frandindan.

"Literatura Foiro", organo de LF-koop, de la Esperanta PEN kaj de la Lingva Komitato de Esperantio, estas ĉefredaktata de Zlatoje Martinov; asista redaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 616 9-B, 2 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0548 s s