Esperanta Civito

Pozitiva perspektivo 2017 por la regio en Svislando

Ekde oktobro 2016 estas luitaj kun konstanta kontrakto ĉiuj apartamentoj administrataj de la regio Pro Esperanto en Ĉaŭdefono: du en la Esperanto-Domo de KCE (plus aparta ĉambro en la Ripoza loĝejo), la Elfonesto de LF-koop kaj la Pegonesto de LF-koop por la Esperanta PEN.

Tial la regio antaŭvidas malnetajn enspezojn por sume preskaŭ sesdek mil svisaj frankoj dum la venonta jaro, nur en Svislando. Tio interalie ekvilibrigos la spezkalkulon de Kultura Centro Esperantista kiu, posedante nemoveblaĵon evaluitan je pli ol miliono da frankoj, ĉiam estas la finance plej forta establo en la svisa Esperantio. Dua laŭ proprieto estas LF-koop, kies nemoveblaĵoj atingas ducent kvindek mil frankojn.

Fondumo Pro Esperanto mem posedas kaj administras ankaŭ la naturamikan Esperanto-Domon en Andaluzio, kies valoro atingas cent kvindek mil frankojn.

Krome la regio luas kaj administras, komisie de la Kapitulo, la legaciajn sidejojn en Bruselo, Budapeŝto kaj Stokholmo. La luoj tie estas apenaŭ pli ol simbolaj.

Ene de la Civita konsorcio aliaj paktintoj proprietas nemoveblaĵon (ekzemple la Esperantista Domo de Kulturo en Bulgario), sed ilin ne administras la regio.

[HeKo 618 3-C, 12 okt 16]

D-ro Francesco Maurelli deklaris publike, 14 sep 16:
Mi laboras pri projektoj je pluraj milionoj da eŭroj, sed ja mi konsentas ke pro la malbonaj kutimoj en la E-movado, tio ŝajnas impone granda. Certe impona por la supozeble liliputa Civita buĝeto, iom malpli por tiu de TEJO kaj UEA.

Pro Esperanto respondas, 12 okt 16:
D-ro Maurelli devus (re)legi la ĉefverkon de Jonathan Swift. Krome, TEJO proprietas neniun nemoveblaĵon, UEA (laŭ la bilanco) nur la malnovan domon en Roterdamo kaj senvaloran parcelon en Francio. Eĉ TIETo en Lomeo (kiu posedas la lernejon Institut Zamenhof) estas pli riĉa ol TEJO mem.

UEA komunikas, 13 okt 16:
Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire. (...) La Estraro de UEA tre dankas al la donacintoj, kiuj helpis por la aĉeto de la domo per la sumo de 7.877,66 eŭroj.

Jérémie Bert (TEJO-volontulo) informas, 19 okt 16:
Mi telefonis al Francio rilate al UEA-heredaĵo, ĉar la malriĉa familio de Montpeljero ne trovis anstataŭigan loĝejon kaj do ne liberigis la UEA-apartamenton por renovigado kaj vendado.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0567 s s