Esperanta Civito

La revuo "Esperanto" estas popolkomisarita

Tri numeroj (inkluzive de duobla) dum ses monatoj: la organo de UEA sinkas en malfruon.

La hungara redaktoro elektita de prezidanto Mark Fettes (jam la dua post Stano Marĉek) estis ĵus parte delegitimita per lakona estrara komuniko:

"La estraro venis al la punkto decidi en sia skajpa kunsido de la 15a de oktobro , ke iu estrarano devos respondeci pri la oficiala organo de la Asocio. La vic-prezidanto prenas tiun rolon, kaj petas provizore al ĉiu kiu volas rilati kun la revuo sendi siajn mesaĝojn ne nur al la oficiala revua adreso sed kopie al Stefan MacGill."

Kaj la redaktoro kaj la vicprezidanto loĝas en Budapeŝto. La unua ricevas honorarion, la dua ne. Aparte grava estas la krizo ĉe la revuo, ĉar ĝi iĝis senutila ĝuste en tre maloportuna momento, kiam oni bezonus ĝin pro la "ĝenerala voĉdonado". Ĝi helpis nek por aperigi debaton nek por ŝpari la koston pro la dissendo de pli ol kvar mil kovertoj kun balotiloj. Ĉu la redaktoro repagos la afrankon?

[HeKo 619 4-A, 20 okt 16]

Amiko de Stano Marĉek komentarias:
Vortoj de la nuna UEA-prezidanto: "La revuo ludas kernan rolon en la bildo, kiun esperantistoj havas pri UEA. Mi aŭdis de multaj kongresanoj en Rejkjaviko, ke ili esperas pri 'nova vento' en la asocio. Ankaŭ mi esperas tion. Kunlige kun diversaj aliaj ŝanĝoj, ni konkludis, ke necesas doni ankaŭ al la revuo freŝajn vizaĝon kaj enhavon. (...) La mondo kaj la movado ŝanĝiĝas, kaj estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj."

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0618 s s 
  Total: 0.0756 s s