Esperanta Civito

István Nemere fermas la OIK-serion

C-ano István Nemere gastos ĉe la 36a literatura kafejo en Budapeŝto, organizita de Fajszi Amika Rondo, ĵaŭdon la 17an de novembro 2016. Por tiu renkonto kun la publiko li elektis kiel temon: "Verki sciencfikcion en esperanto".

La plej fekunda verkisto en Hungario aŭtoris en nia lingvo la novelaron "La naŭa kanalo" (1981) kaj la romanojn "La fermita urbo" (1982), "Terra" (1987) kaj "Vizito sur la teron" (2001). Li estas unu el la protagonistoj de nia originala prozo dum la kvina periodo de la esperanta literaturo, laŭ la verko de Minnaja-Silfer.

Ekde novembro la literaturan kafejon ne plu enkondukos la malsana György Nanovfszky: la prezidanton de FAR provizore anstataŭos la vicprezidantino, sen. Anna Bartek. Kaj ekde januaro 2017 ĝi okazos aliloke, ne plu en Landa Fremdlingva Biblioteko; ĝin gastigos la nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito, baldaŭ inaŭgurota en avenuo Thököly, Budapeŝto.

Interalie, ekde 2017 eblos sekvi la literaturan kafejon ankaŭ per skajpo. La aranĝon daŭre aŭspicios Esperanta PEN-Centro, la plej grava organizo de verkistoj en nia lingvo (almenaŭ la sola efektive funkcianta).

[HeKo 619 8-B, 21 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0539 s s