Esperanta Civito

La dua represo de HEL survoje al la elĉepiĝo

Nur 66 ekzempleroj restas el la dua represo de "Historio de la esperanta literaturo", aŭtorita de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Laŭ la eldonejo LF-koop, je la nuna vendoritmo kaj sen reklamkampanjo la eldono estos elĉerpita jam antaŭ ol printempo 2017.

HEL estas la sola esperanto-libro kiu ricevis samjare (eĉ en la sama monato) du premiojn: OSIEK kaj Grabowski.

C-anoj Minnaja kaj Silfer estas diskutantaj pri la perfektigoj okaze de dua eldono: interalie, estas studate ke la antologieto diluiĝu ene de la ĉapitraro (precipe se poezio kaj poezia prozo) kaj de la referencaro.

Tamen ili alprenos neniun decidon, ĝis kiam la eldonejo anoncos ke nur unu el la hodiaŭ restantaj naŭ skatoloj ankoraŭ kuŝas en la stokejo. Krome, la dua eldono certe kostos pli ol la dua represo, kaj estos malpli interesaj rabatoj ol nun. Indas rapidi por aĉeti jam nun vian ekzempleron.

[HeKo 620 6-B, 28 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0398 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0749 s s 
  Total: 0.1147 s s