La milito frapas la esperantan komunumon en Kivuo
La jam kronikaj interslava kaj interŝemida militoj deturnas la atenton interalie de la konflikto en la provincoj de Kivuo, najbaraj al Ruando kaj Burundio, kvankam ĉi-jare la situacio evoluas al malstabileco kaj malsekureco en la regiono, kie situas relative fortaj esperanto-komunumoj.