Esperanta Civito

"TEJO Tutmonde" likvidota?


Fondite de Andy Künzli en la 1980aj, la gazeto "TEJO Tutmonde" proksimas al sia morto, sed ne pro la "cupio dissolvi" karakterizanta  ĝian fondinton jam de du jardekoj.

TT aperadis kiel papera informilo de la junulara organizo inter 1983 kaj 2010. Dum la postaj jaroj ĝi fariĝis parto de "Kontakto", sub la redakto de Massimo Ripani, italo loĝanta en Ĉuvaŝio.

Studinto pri komunikado kaj efektiva publicisto, s-ro Ripani okupiĝas ankaŭ pri la novaĵagentejo "Disvastigo" (malpli asidue ol antaŭe). Li estis interalie trompita de Gian Carlo Fighiera, kiu promesis blufe la ĉefredaktadon de iu nova Heroldo, kun la papage informa subteno de la skandalisma retgazeto "Libera Folio".

Nun TEJO deziras forviŝi la nomon TT, kaj transformi ĝin al simpla rubriko ene de "Kontakto" kaj de "Esperanto". La rubrikigo de TEJO-informilo ene de la UEA-organo estas konata maniero por entombigi junularajn gazetojn, ekde la tempo de "La Juna Vivo".

(HeKo 622 2-A, 10 nov 16)

Andy Künzli komentarias
"TEJO tutmonde" ne estis fondita de mi. La unua redaktoro estis Paul Hopkins. Mi transprenis ĝin de li en 1985 kaj redaktis ĝin ĝis 1991.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0568 s s