Esperanta Civito

La Kapitulo kunvenos en Bruselo


La nova Kapitulo kunvenos en Bruselo la 19an de marto, okaze de la inaŭgura sesio de la nova Parlamento, unuafoje sub la prezido de la ĵusa Konsulo, sen. Giorgio Silfer.

Escepte de sen. Bertil Nilsson (vickonsulo pri edukado), en konvalesko, ĉeestos ĉiuj vickonsuloj: gesenatanoj Marie-France Conde Rey (internaj aferoj), Chamberline Nguefack Zedong (socialaj aferoj kaj tria mondo), Ljubomir Trifonĉovski (informado kaj kulturaj aferoj).

La ekzekutiva instanco de la Esperanta Civito difinos kelkajn organizajn detalojn, kiel la periodecon kaj oftecon de la kunvenoj, ankaŭ el teknologia flanko. La Kapitulo interalie funkcios laŭ skajpa retkonekto (absolute senpaga ĝis naŭ personoj), tiel ke eblos regulaj telekonferencoj.

[HeKo 326 2-C, 13 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0579 s s