Esperanta Civito

Rompo inter Togolando kaj Roterdamo pro IJK


Unuiĝo Togolanda por Esperanto dissendis la suban informon (fonto: c-ano Koffi Gbeglo):


La supera organo de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj Junulara Organizo Togolanda por Esperanto, nome la Komitato kies sekcio estas ankaŭ JOTE, ĵus kunvenis en Lomeo, 19 novembro 2016. (...)

La Komitato de UTE/JOTE tute ne komprenas kiel la Afrika Komisiono de UEA (kunordigata de UTE-membro Adjévi Adjé) povos anstataŭi UTE en Togolando. Komitatanoj konkludas ke UEA-gvidantoj subfosas UTE, kaj priprensas ĉu UTE plu estos landa asocio de UEA en venontaj jaroj. Decido definitiva ne jam okazis, sed certe averto pria atingos la estraron de UEA.

La Komitato de UTE/JOTE notis ankaŭ la malĝentilan tonon de TEJO-estraranoj kaj precipe la rifuzon de la TEJO-estraro liveri al UTE/JOTE la detalan projekton de TEJO pri Afriko en 2016/17. Konsekvence la Komitato malfondis la komisionon starigitan por rilati kun la TEJO-estraro pri organizado de IJK kaj haltigas sian rilatadon kun la TEJO-estraro pri IJK en Togolando. Verŝajne IJK jam ne okazos en Togolando en 2017.

(fino de la komuniko)

Tri el la kvin membroj de la ĵus malfondita komisiono partoprenis en la preparlaboroj de IJK, komence de oktobro 2016 en Benino. Ni ne scias ĉu ili partoprenis ankaŭ la ĵusan komitatkunvenon de UTE, krom c-ano Adjévi Adjé, kiu laŭ la informo subite forlasis la kunsidon, kaj post tio estis proponita lia eksigo el UTE.

Estas rimarkinde ke la rilatoj inter UTE kaj Roterdamo jam draste malboniĝis pro la organizado de la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Anikopo (Togolando), kiun UEA ne agnoskis, eĉ kun minacoj. La posta provoko el Roterdamo estis la okazigo de de samnom(br)a kongreso en Tanzanio, kun la partopreno de tuta karavano el Koreio, sub la aŭspicio de UEA.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0682 s s 
  Total: 0.0823 s s