Esperanta Civito

Roterdamo pretas al kolizio en Afriko

Pli kaj pli da mono elspezota de ekster Afriko por sukcesigi kongresojn en Afriko dum la venontaj monatoj.

Tuta azia karavano atingos Tanzanion fine de decembro 2016, plejparte el sudkoreoj, por partopreni kontinentan kongreson sub la aŭspicio de UEA, kiu per tiu esperas forviŝi eĉ la memoron pri la pasintjara kongreso en Togolando. Kiel konate, eĉ laŭvice UEA donis la saman nombron: sesa AKE.

La togolandanoj unue defendis sian legitimecon, due esprimis dankon al tiuj kiuj ne semas malkonkordon, trie reagis kontraŭ la iniciato kiu celas humiligi ilin. Roterdamo punis ilin, nuligante projekton de ĝemelado.

Nun UEA anoncas triumfe grandan sukceson de la baldaŭa AKE, kun naŭdeko da aliĝintoj el 23 landoj. La interpreto de c-ano Koffi Gbeglo estas tute alia: "Vere estas hontinda tiu rekorda novkoloniismo UEA-estrar-eca en Afriko".

La manovro estas laŭ tenajlo, ĉar intertempe TEJO strebas kolekti 25.000 eŭrojn por partoprenigi homojn en IJK 2017, kunvokita al Togolando, sed kontestata de la landa asocio/sekcio.

La kolizio ŝajnas neevitebla. Indas sin demandi, kion gajnos UEA el tiu kolizio, kun multekosta pirra venko. Roterdamo riskas la eksiĝon de pli ol unu landa asocio.

[HeKo 623 6-A, 23 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0608 s s