Esperanta Civito

EU-Parlamento haltigas la procezon de turka enveno

Kiel ni antaŭvidis, la aliĝo de Turkio al Eŭropa Unio fariĝas pli kaj pli malprobabla. Hieraŭ la EU-Parlamento decidis haltigi la procezon de aliĝo, per 479 voĉoj kontraŭ 37 kaj 107 sindetenoj.

La proceduron por haltigi la procezon de aliĝo difinas la artikolo 5 de la intertraktado. Laŭ tiu artikolo, "en kazo de grava kaj persista malrespekto fare de Turkio pri la principoj de libero, demokratio, homaj rajtoj sur kiu estas fondita EU, la Komisiono, meminiciate aŭ laŭ peto de triono de la membroŝtatoj, rekomendos haltigi la intertraktadon kaj proponos la kondiĉojn por eventuala daŭrigo".

Krom la politika subpremado de la lastaj monatoj, la definitiva frapo al la rilatoj EU-Turkio estis la reenkonduko de mortopuno. La EU-Parlamento opinias ke Turkio "estas grava partnero por EU". Tamen, en partnereco "la politika volo kooperi devas veni el ambaŭ partioj" kaj Turkio ne montras "tian politikan volon, ĉar la agoj de la registaro pli kaj pli forigas la landon el sia eŭropa itinero".

[HeKo 623 9-E, 25 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0544 s s