Esperanta Civito

En la franca Schulz anoncis sian rezignon

La simptomoj de malfortiĝo de la angla lingvo en EU pli kaj pli evidentas, post la starto de la brita secesio.

Ĉi-semajne Martin Schulz, germano, prezidanto de la EU-Parlamento je sia dua mandato, rezignis formale pri la kandidatiĝo al tria mandato. La politikaj reflektoroj enfokusiĝas al lia estonta rolo en la patrolando, kiel probabla rivalo de Angela Merkel. Sed lia rezigno havas ankaŭ lingvopolitikan signifon: li anoncis ĝin en la franca, eĉ kun bona elparolo.

Siavice lia samlandano Manfred Weber, kristandemokrata grupestro, tuj proponis elekti membron de sia grupo, laŭ neskribita principo de alterneco. Li anoncis tion en la germana lingvo.

Ankaŭ Jean-Claude Juncker, prezidanto de la EU-Komisiono, intervenis pri la temo, emfazante ke li ne intencas demisii, ĉar lia ofico daŭros ĝis novembro 2019. La precizigon li faris publike, por dementi la rumoron pri ebla demisio kuple al la ne reelektiĝo de Schulz. Li parolis en la germana (probable kun luksemburga akĉento), anstataŭ la kutima angla.

Je la idiomo de la grandaj insulanoj tamen fidelis la itala "EU-ministro pri eksteraj aferoj", s-ino Federica Mogherini, okaze de deklaro pri Turkio. Ankaŭ ŝi restos sur sia posteno ĝis 2019, kvankam post la rezulto de la referendumo pri la konstitucia reformo en Italio (4 decembro 2016) eble en Romo cinikulo kantos, laŭ la fama ario de Giacomo Puccini: "Addio, fiRenzi, addio cielo divino, / io ti saluto con questo Mogherino..."

[HeKo 624 3-E, 27 nov 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0182 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0610 s s