Esperanta Civito

UEA-referendumo: alvenis malpli ol mil kovertoj

"Alvenis inter sepcent kaj mil kovertoj, sed ne eblas scii la nombron da enaj voĉoj". Tiel d-ino Veronika Poór, ĝenerala direktoro, ĉi-semajnfine respondis al demando pri la ĝenerala voĉdono (mal)aprobe al la modifoj en la statuto de Universala Esperanto-Asocio.

La respondo estas duoble stranga, ĉar eblus heziti inter sepcent kaj sepcent dek, aŭ eĉ sepcent kvindek, sed la diferenco ĝis mil estas tro granda, tro proksimuma. Krome, ĉar la baloto ne estas sekreta, oni pli-malpli scias el kiuj asocioj venis la voĉoj.

Efektive, kiom da voĉoj estas entute? UEA anoncis 14.716 membrojn (individuajn plus asociajn) por 2015. Se al ili oni adicias po cent por la aliĝintaj fakaj asocioj, estus sume 15.316 voĉoj. Laŭ la artikolo 58 de la nun valida statuto, "Por ŝanĝi la Statuton aŭ malfondi la Asocion estas bezonataj du trionoj de la esprimitaj voĉoj. Tiuj du trionoj devas reprezenti minimume duonon de la eblaj voĉoj en la Asocio". Se la duono de la tuto estas 7.658, tiu ĉi kvanto egalas al du trionoj de 11.487; do devus alveni almenaŭ 11.500 voĉoj (konsideru ke eblas kaj nevalidaj kaj sindetenaj). Multege pli ol la "sepcent ĝis mil kovertoj" ĝis nun ricevitaj, eĉ se inter ili estus la voĉoj de multaj landaj kaj fakaj asocioj.

Probable la granda plejmulto de la ricevitaj kovertoj venas de individuaj membroj; tio signifas ke malpli ol kvinono, eĉ malpli ol sesono de la 5.501 individuaj membroj ĝis nun voĉdonis. Se ĝis hodiaŭ voĉdonis malpli ol 20%, ĝis la dato de la skrutinio (post dek sep tagoj) probable oni atingus nur 30%. La sorto de la baloto (kaj de la Fettes-estraro entute, kies demisio endus kaze de referenduma fiasko) estas en la manoj de la landaj asocioj.

Intertempe, el tri proponitaj skrutiniontoj nur Osmo Buller ricevis drastan obĵeton fare de UEA-komitatano, nome Orlando Raola (kubano en Usono), kiu deklaris: "Ĉar mi ege respektas la honoron kaj integrecon de Osmo Buller, mi sincere dubas, ke persono kiu tiel centre rolis dum tiom da jaroj en la vivo de la asocio kaj tiom forte publike sin esprimis kontraŭ apartaj detaloj de la proponitaj ŝanĝoj sukcesos senpene demeti sian propran memon de la tasko kalkuli kaj decidi. Zorgeme pri lia mensa sano, mi voĉdonas kontraŭ la kandidatiĝon de Buller. Mi favoras la du aliajn kandidatojn".

[HeKo 624  5-A, 28 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0557 s s